La plenumo
En ĉiu lando, ĉiu ŝtato, dediĉite kaj defie,
troviĝas la konantoj de l' komunikilo homa;
Ni avangardas mondon, kie la homaro ĉie,
parolos senkatene en komuno idioma.
La majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo;
Ne vana estis fid' de l' pioniroj kaj martiroj,
ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo,
kaj spertas jubilante plenumiĝon de l' aspiroj
Nacioj de la mond', atentu! Paca kunlaboro eblas,
sen ombroj de suspekto, nekompren' kaj vortobstaklo:
En mateniĝo de la mondo, nia arda flam' ne feblas,
sed lumas jam konstante kiel signo de l' miraklo!